sexta-feira, 24 de junho de 2011

ĵusa informoj pri la KER-ekzamenoj okazontaj en Braziljo

Karaj geamikoj, rapide alproksimighas la datoj kiam okazos la KER-ekzamenoj en nia urbo Braziljo. Tial la surlokaj organizantoj rekontaktas vin por ghisdatigi la plej gravajn informojn. 
Jam dudeko da esperantistoj alighis per la interreta formularo che http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj. Chu inter tiuj estas vi?  Por chiuj alighintoj kaj por tiuj, kiuj ankorau ne alighis, jen kelkaj utilaj informoj. 


Novajho. Profesoro Josias gvidas trifoje semajne senpagajn paroligajn sesiojn che EAB helpe al la kandidatoj trapasi la parolan parton de la ekzamenoj. Legu pri tio che www.edukado.net, en la sesio kursejo.
Kio estas KER-Ekzamenoj? Resume KER estas la mallongigo por Komuna Europa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado, kreita de Konsilio de Europo, celante unuecigi la mezuradon de ligvokapablo de lernantoj kaj kandidatoj al atestiloj pri fremda lingvo. (Vidu www.edukado.net)


Niveloj: Lau tiu sistemo estas ses lingvo-niveloj A1, A2, B1, B2, C1, C2, laugrade de baza, meza kaj supera lingvo-kono. La okazontaj Esperanto-ekzamenoj amplekas nur tri el tiuj ses niveloj: B1, B2,C1 


Valideco de la KER-ekzamenoj en Brazilo. Tiuj novtipaj europaj ekzamenoj kaj la koncernaj atestiloj ankorau ne validas en Brazilo por oficiala atestiga celo. Tamen pro ilia internacia prestigho kaj pro manko de alitipa atestilo, eble la brazilaj edukaj instancoj emos provizore akcepti la C1 atestilon kiel pruvon de lingvokono, kaze de urgha bezono dungi instruistojn pro la aprobo de Legho Cristovam, dum la lando ankorau ne havos lauleghajn mehanismojn por kompetentigi tiajn instruistojn. 
Valideco eksterlande.  En Hungario jare chirkau 5.000 homoj ekzamenighas pri Esperanto kaj uzas la akiritan atestilon por havi avantaghojn en siaj studoj kaj laboro. Francujo pasintjare sekvis la spurojn de Hungarujo. Ekde la 1a de Junio 2010 funkcias nova ministra dekreto en Francujo, lau kiu estonta instruisto por ricevi postenon devas sukcesi ne nur en la dungo-konkurso, sed devas havi ankau atestilojn pri lingvaj konoj kaj informatiko. La nivelon oni difinis lau la referenckadro-KER. Esperanto estas unu el tiuj lingvoj. Tio signifas ke Esperanto povos havi grandan rolon en Francujo. 
Persona valoro de la KER diplomo. Tiu valoro estas individueca kaj nemezurebla kaj dependas de ies vivofilozofio kaj ies kompreno de la ideo de lingvo internacia kaj persona engaghigho en la solvo de la
problemo de la homa komunikado. 


El kio konsistas la KER-ekzamenoj? Ghi konsistas el triparta kompleta ekzameno kiu trafe taksas la lingvokonon de la kandidato je ties kapablo paroli, skribi, audkompreni kaj tekstokompreni Esperante. 


kiom kostos -  1. La ekzamenoj estas pagataj, lau la suba skemo kaj la mono destinighas kotize al pluraj instancoj.  Eblas pagi surloke. 


B-tarifo: valida por la loghantoj de Brazilo 
             Nivelo     B1 skriba        B1 parola          B2 skriba   B2 parola           C1 skriba   C1 parola
             Prezo           €17                  €17                      €19            €19                     €21              €21


Kiam  -  en la 1-a de Julio - vendredo - vespere je la 7:30, fulmokurso/ prelego de Katalin
en la 2-a kaj 3-a de Julio - sabato kaj dimancho - KER ekzamenoj  (ekde la 9a matene ghis la 18a)


Kie –  Tre afable la estraro de COOPLEM – Kooperativo de Instruistoj pri Fremdaj Modernaj Lingvoj cedis por nia evento sian auditorion kaj du lernochambrojn kaj ilaron en ghia brancho de Asa Norte. (urbocentro) Koran dankon al ili! 
Do, karaj geamikoj, post du semajnoj ni chiuj kune kun Petra kaj Katalin! 


informis Josias    061-33356830
www.lernejajklasoj.net 

Nenhum comentário:

AVISO / AVIZO

Links com defeito envie mensagem para esperantocaucaia.cek@gmail.com

Ligilo kiu ne funkcios sendu mesaĝo al esperantocaucaia.cek@gmail.com



KIOM DA HOMOJ PAROLAS ESPERANTON EN LA MONDO

Quantas pessoas falam Esperanto no mundo? Não há uma estatística, mas sabe-se que a língua é falada em 120 países, pois a revista Esperanto da Associação Mundial (Universala Esperanto-Asocio) tem leitores em 120 países. Alguém assinaria uma revista só para ver as as imagens? Eu assino para me informar das atividades da língua nos cinco continentes.Para ter uma idéia de quantas pessoas falam o Esperanto, foi criada uma página. Se você fala Esperanto assine a petição e se quiser deixe um comentário, em Esperanto, é claro.

http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/



Kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo. Ne estas statistiko, sed oni scias ke, la lingvo estas parolata en 120 landoj, ĉar la revuo Esperanto de la Universala E-Asocio estas abonata en 120 landoj. Ĉu iu abonus gazeton nur por vidi la bildojn? Mi abonas ĝin por informiĝi pli la agadoj de la lingvo en la 5 kontinentoj.

Por havigi ideon pri kiom da homoj parolas Esperanton, estis kreita paĝon. Se vi parolas Esperanton subskribu la peticion.

http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/