Karaj filmosxatantoj kaj tiuj, kiuj dume kasxas tiun sxaton,
ni havas du bonegajn novajxojn.
Unue, mi gxojas informi, ke la limdato por la konkurso de Esperanta
Kinofestivalo estis plilongigita gxis la 20-a de junio 2011.
Ni dauxre akceptas videojn kun dauxro 5, 15 aux 30 sekundoj.
Reklama video: http://vimeo.com/21927597
Pli da informoj cxe: http://kinofestivalo.org/
Rapidu gajni unu el 5 iPod!
Due, ni sxatus inviti cxiujn fotistojn kaj fotosxatantojn partopreni la
nekonkursan fotoekspozicion enkadre de la unua Esperanta Kinofestivalo.
La temo de la ekspozicio estas "Kio estas libero?".
Evidentigxas ke "liberon" cxiu komprenas laux sia maniero. Por cxiu gxi
signifas ion apartan. Samkiel per filmoj ni provos ekspliki, kion
signifas vivi sen limigo, samtiel ni sxatus ekscii, kion signifas libero
por vi.
La limdato por alsendi la fotojn estas la 20-a de junio 2011.
La fotojn ni akceptas elektronike cxe retadreso: kinofestivalo@gmail.com kun la temo "Kio estas libero?"
La partoprenontoj de la ekspozicio ricevos diplomojn.
Rafael Henrique Zerbetto,
Kunordiganto de fotoekspozicio
Aleksander Osincev,
Direktoro de Kinofestivalo
Esperanta Kinofestivalo "Kino sen limoj" okazos de la 10-a ĝis la 13-a
de julio 2011 en San-Paŭlo.
La Kinofestivalo okazas dank' al partnereco de TEJO, E@I kaj "Filmoj sen
limoj" kun informa subteno de "Varsovia Vento".
Nenhum comentário:
Postar um comentário