segunda-feira, 13 de junho de 2011

Filmo tradukata

Fama usona reĝisoro Sam Green produktis dokumentan filmon pri Esperanto.
Ĝi titoliĝas "The Universal Language" (La Universala Lingvo). Tiu filmo,
interalie, malfermos la unuan Esperantan Kinofestivalon.
Sam Green planas produkti DVD-on kaj ŝatus tradukigi la 35-minutan
filmon en multajn lingvojn.
La reĝisoro promesis senpagajn DVD-ojn al tradukantoj.
La subtekstoj konsistas nur el 235 subteksteroj. La limdato por traduki
estas la 16-a de junio 2011.

Ĉu vi ŝatus traduki la subtekstojn en vian nacian lingvon?

La deziranto povas proponi sin ĉe: alex.osintsev@gmail.com

La jam prizorgataj lingvoj estas:
- Esperanto
- la hispana
- la portugala
- la ĉeĥa
- la rusa
- la franca
- tokipono

Jen, kion skribas reĝisoro pri la filmo:
Plej laste de filmteamo Sam Green kaj Carrie Lozano, La Universala
Lingvo estas kaprica, gaja bildo de Esperanto. La lingvo, kiu laŭvorte
tradukiĝas al "iu kiu esperas," estis evoluigita de D-ro Ludoviko Lazaro
Zamenhof en la malfruaj 1800-aj jaroj kredante, ke paco pli verŝajnus,
se homoj tutmonde povus komunikiĝi efektive kun unu la alia. Esperanto
eble ne kompareblas al la angla laŭ kvanto da parolantoj, sed ĝi ankoraŭ
estas sukcesa. Ĝiaj multaj entuziasmuloj firme kredas, ke Esperanto
plivastiĝados, allogante novajn parolantojn ĉirkaŭ la terglobo. La filmo
teksas intervjuojn kun lingvistoj, arkivaj bildoj, kaj serio de buntaj
vinjetoj de esperantistoj tutmonde parolante pri siaj plej ŝatataj
vortoj kaj frazoj. Ni lernas kaj la historio, kaj malkovras la ĉarmon de
ĉi tiu inspirita lingvo. La absoluta ĝojo kiun ĝiaj subtenantoj havas
vortigi siajn esprimojn estas atesto al la boneco kiam oni dediĉas sin
al la misio por pli bona interkompreniĝo.

Aleksander Osincev
alex.osintsev@gmail.com, skajpo: alex-kaoru
-----
fonto: Ret-Info

Nenhum comentário:

AVISO / AVIZO

Links com defeito envie mensagem para esperantocaucaia.cek@gmail.com

Ligilo kiu ne funkcios sendu mesaĝo al esperantocaucaia.cek@gmail.com



KIOM DA HOMOJ PAROLAS ESPERANTON EN LA MONDO

Quantas pessoas falam Esperanto no mundo? Não há uma estatística, mas sabe-se que a língua é falada em 120 países, pois a revista Esperanto da Associação Mundial (Universala Esperanto-Asocio) tem leitores em 120 países. Alguém assinaria uma revista só para ver as as imagens? Eu assino para me informar das atividades da língua nos cinco continentes.Para ter uma idéia de quantas pessoas falam o Esperanto, foi criada uma página. Se você fala Esperanto assine a petição e se quiser deixe um comentário, em Esperanto, é claro.

http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/



Kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo. Ne estas statistiko, sed oni scias ke, la lingvo estas parolata en 120 landoj, ĉar la revuo Esperanto de la Universala E-Asocio estas abonata en 120 landoj. Ĉu iu abonus gazeton nur por vidi la bildojn? Mi abonas ĝin por informiĝi pli la agadoj de la lingvo en la 5 kontinentoj.

Por havigi ideon pri kiom da homoj parolas Esperanton, estis kreita paĝon. Se vi parolas Esperanton subskribu la peticion.

http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/