terça-feira, 14 de junho de 2011

25-minuta dokument-filmo pri Esperanto

La filmo 'La universala lingvo' prezentota dum la kongreso de Esperanto-USA


La dokument-filmo de Sam Green pri Esperanto, The Universal Language (La universala lingvo), estos prezentita dum la ĉi-jara kongreso de Esperanto-USA en Emeryville, Kalifornio, 17-20-a de junio, 2011.

La 25-minuta dokument-filmo pri Esperanto estas ĉefe la produkto de la filmado, kiun Sam Green faris dum la pasintaj kelkaj Universalaj Kongresoj de Esperanto, kun la subteno de ESF (la malneto de tiu ĉi filmo estis prezentita la 15-an de decembro dum la Esperanto-simpozio ĉe UN en Novjorko, organizita de la Novjorka Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio kaj vizitita de George Soros). Tiu ĉi estas la dua filmo el du planitaj dokument-filmoj. La unua, Utopia in Four Movements (Utopio en kvar movimentoj), estis unue prezentita dum la film-festivalo Sundance kaj estis tre bone akceptita.

La kunlaboro inter ESF kaj la reĝisoro Sam Green datiĝas ekde 2006, kiam ESF konsentis provizi limigitan financan subtenon por la dokument-filmo pri Esperanto fare de Sam Green, kies unua dokument-filmo, The Weather Underground (La Vetera Subgrundo) estis nomumita por la premio Academy Award. La dua subvencio estis donita al li en 2007. S-ro Green kaj lia teamo vizitis en 2006 la Universalan Kongreson en Florenco, kaj en 2007, la UK-n en Jokohamo. Por lerni pli pri Sam Green: http://www.samgreen.to

Ankaŭ ESF estos larĝe prezentita dum la kongreso, kun kvin el ok estraranoj partoprenontaj. La prezidanto de ESF, Humphrey Tonkin faros la festparoladon kun la temo La nova rolo de Esperanto, kaj ESF faros prezentaĵon Konatiĝu kun ESF. -- Por lerni pri la kongreso kaj kiel aliĝi, bv. viziti http://esperanto-usa.org/lk2011/


laŭ http://esperantic.org
-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

Nenhum comentário:

AVISO / AVIZO

Links com defeito envie mensagem para esperantocaucaia.cek@gmail.com

Ligilo kiu ne funkcios sendu mesaĝo al esperantocaucaia.cek@gmail.com



KIOM DA HOMOJ PAROLAS ESPERANTON EN LA MONDO

Quantas pessoas falam Esperanto no mundo? Não há uma estatística, mas sabe-se que a língua é falada em 120 países, pois a revista Esperanto da Associação Mundial (Universala Esperanto-Asocio) tem leitores em 120 países. Alguém assinaria uma revista só para ver as as imagens? Eu assino para me informar das atividades da língua nos cinco continentes.Para ter uma idéia de quantas pessoas falam o Esperanto, foi criada uma página. Se você fala Esperanto assine a petição e se quiser deixe um comentário, em Esperanto, é claro.

http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/



Kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo. Ne estas statistiko, sed oni scias ke, la lingvo estas parolata en 120 landoj, ĉar la revuo Esperanto de la Universala E-Asocio estas abonata en 120 landoj. Ĉu iu abonus gazeton nur por vidi la bildojn? Mi abonas ĝin por informiĝi pli la agadoj de la lingvo en la 5 kontinentoj.

Por havigi ideon pri kiom da homoj parolas Esperanton, estis kreita paĝon. Se vi parolas Esperanton subskribu la peticion.

http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/