segunda-feira, 23 de maio de 2011

Maja kulturkunveno de EASP

Maja kulturkunveno duoble ĝuinda
Malkiel okazas ĉiumonate, la maja kulturkunveno de EASP speciale regalos la vizitantojn per du prelegoj.
La unua preleganto, la juna advokato Rodrigo de Méo, parolos pri "Teorioj de Konspirado", kaj li mem pravigas la elekton de sia temo:
"Kiam mi estis infano, kuzo mia - al kiu tre plaĉis Elvis Presley - kutimis diri, ke lia preferata kantisto ne mortis. Mi ĉiam pensis, ke tiaj kuzaj ideoj estas absurdaj, tamen pro tio ke oni ankoraŭ ne elmontris bildon de Bin Laden, forpasinta post la atako de Usono, mi ree pripensis la sintenon de mia parenco. Nu, kiu efektive povas garantii, ke Elvis kaj Bin Laden estas ja mortintaj? Kaj kio pri la ideo, ke Paul McCartney - kredu ja - estus mortinta, eĉ se li mem anoncas spetaklojn en Brazilo en baldaŭaj tempoj? Estas ankaŭ onidiroj, koncerne al tio, ke la homo ne atingis la lunon, ke Titanic neniam dronis kaj ke sondiskoj, kiam ludataj laŭ kontraŭa direkto, elmontras kaŝitajn mesaĝojn - nur por citi kelkajn tiel nomatajn "Teorioj de konspirado". Cetere, samideano diras, ke li renkontis Zamenhof-on persone, en panvendejo, antaŭ nemultaj tagoj..."
La temo de la dua prelego estos "La mondo en transformiĝo: la bezono de individua kaj entreprena Etiko" kaj ĝin prezentos la juna bakalaŭro pri psikologio, Ísis Climany Okabe Piton, ankaŭ studento pri personar-mastrumado, eksprezidanto de BEJO - Brazila Esperantista Junulara Organizo, ano de Kulturo Esperantista & Ekologiludilejo, en Campinas, kaj Delegito de UEA por la urbo Paulínia-SP.
Kiel kutime, la kulturkunveno okazos en la lasta sabato de la monato (la 28an de majo) ekde la 16h. La sidejo de la Asocio situas ĉe strato Faustolo 124, en kvartalo Lapa.

Nenhum comentário:

AVISO / AVIZO

Links com defeito envie mensagem para esperantocaucaia.cek@gmail.com

Ligilo kiu ne funkcios sendu mesaĝo al esperantocaucaia.cek@gmail.com



KIOM DA HOMOJ PAROLAS ESPERANTON EN LA MONDO

Quantas pessoas falam Esperanto no mundo? Não há uma estatística, mas sabe-se que a língua é falada em 120 países, pois a revista Esperanto da Associação Mundial (Universala Esperanto-Asocio) tem leitores em 120 países. Alguém assinaria uma revista só para ver as as imagens? Eu assino para me informar das atividades da língua nos cinco continentes.Para ter uma idéia de quantas pessoas falam o Esperanto, foi criada uma página. Se você fala Esperanto assine a petição e se quiser deixe um comentário, em Esperanto, é claro.

http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/



Kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo. Ne estas statistiko, sed oni scias ke, la lingvo estas parolata en 120 landoj, ĉar la revuo Esperanto de la Universala E-Asocio estas abonata en 120 landoj. Ĉu iu abonus gazeton nur por vidi la bildojn? Mi abonas ĝin por informiĝi pli la agadoj de la lingvo en la 5 kontinentoj.

Por havigi ideon pri kiom da homoj parolas Esperanton, estis kreita paĝon. Se vi parolas Esperanton subskribu la peticion.

http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/