Karaj amikoj,
mi plezure vin informas, la unuajn, ke ĉe la retejo:
mi plezure vin informas, la unuajn, ke ĉe la retejo:
oni povas trovi, libere alireblan, retan kurson pri
grafologio, ne nur itallingve kaj angle sed, nun, ankaŭ en Esperanto. La
projekto de la kurso, tre valora, estas de Lidia Fogarolo, psikologo kaj
grafologistino kiu laboras ankaŭ por la Tribunalo en Padovo-urbo. Mi
simple estas la tradukanto de tiu kurso kaj mi esperas, ke la supra kunlaboro
povu doni efikojn ankaŭ al la internacia lingvo, ja ĉar absolute unuafoje
Esperanto eniras en la grafologian medion. La temo tute ne estas facila sed
rava, ankaŭ simple por pli bone koni sin mem (sen iaj ajn perantoj).
Rimarkindas, ke la reta Esperanta grafologia kurso
estas dediĉita al Lidja Zamenhof. Probable morgaŭ, aŭ postmorgaŭ, oni enmetos
tie la Esperantan version de la Hejmo (ĉar ĝis nun okazis teknikaj problemoj).
Pri eventualaj lingvaj eraretoj mi pardonpetas, sed por momente mi tute ne
povas ilin ŝanĝigi ĉar mi estas gasto kaj ne tro povas profiti je la bonvolo de
la reta administranto. Grave estis ekkomenci! Mi venonte estos certe ankoraŭ
pli atenta.
Tiamaniere, ankaŭ mi povas doni mian personan kontribuon al Esperanta kaj grafologiaj aferoj, ambaŭ valoraj.
La kurso esperantlingve estas en daŭra kaj, verdire, malrapida konstruo.
Ĉiam amike,
Tiamaniere, ankaŭ mi povas doni mian personan kontribuon al Esperanta kaj grafologiaj aferoj, ambaŭ valoraj.
La kurso esperantlingve estas en daŭra kaj, verdire, malrapida konstruo.
Ĉiam amike,
Alga Guernieri
Nenhum comentário:
Postar um comentário