domingo, 24 de julho de 2011

Bitlibroj en Esperanto...

Bitlibroj de la eldonejo Mondial en Esperanto...

En la retejo http://bitlibroj.com estas troveblaj, provlegeblaj kaj aĉeteblaj nun 21 bitlibroj en Esperanto!

La libroj kun refluanta teksto estas legeblaj ne nur sur grandaj komputil-ekranoj kaj sur komputilaj tabuletoj, sed ankaŭ sur la legiloj Sony Reader kaj Nook kaj sur inteligentaj poŝtelefonoj (iPhone, Android) kun la programeto "Google Books" - ja la bitlibrejo de la eldonejo Mondial en Novjorko estas parto de la bitlibraj ofertoj de Guglo (Google eBooks).

La bitlibroj de Mondial estas aĉeteblaj dume nur en Usono. En aliaj landoj, vi tamen povas vidi ekzemplajn paĝojn (20 % de libro). Ni forte esperas ke Guglo tre baldaŭ malfermas sian bitlibran vendejon por la tuta mondo! Por legi bitlibron sur telefono, elŝutu la programon (app) Google Books!

[laŭ J. Camacho]
-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

Nenhum comentário:

AVISO / AVIZO

Links com defeito envie mensagem para esperantocaucaia.cek@gmail.com

Ligilo kiu ne funkcios sendu mesaĝo al esperantocaucaia.cek@gmail.com



KIOM DA HOMOJ PAROLAS ESPERANTON EN LA MONDO

Quantas pessoas falam Esperanto no mundo? Não há uma estatística, mas sabe-se que a língua é falada em 120 países, pois a revista Esperanto da Associação Mundial (Universala Esperanto-Asocio) tem leitores em 120 países. Alguém assinaria uma revista só para ver as as imagens? Eu assino para me informar das atividades da língua nos cinco continentes.Para ter uma idéia de quantas pessoas falam o Esperanto, foi criada uma página. Se você fala Esperanto assine a petição e se quiser deixe um comentário, em Esperanto, é claro.

http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/



Kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo. Ne estas statistiko, sed oni scias ke, la lingvo estas parolata en 120 landoj, ĉar la revuo Esperanto de la Universala E-Asocio estas abonata en 120 landoj. Ĉu iu abonus gazeton nur por vidi la bildojn? Mi abonas ĝin por informiĝi pli la agadoj de la lingvo en la 5 kontinentoj.

Por havigi ideon pri kiom da homoj parolas Esperanton, estis kreita paĝon. Se vi parolas Esperanton subskribu la peticion.

http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/