Paginas

domingo, 7 de abril de 2013

Grafologia kurso en Esperanto


Karaj amikoj,

mi plezure vin informas, la unuajn, ke ĉe la retejo:
oni povas trovi, libere alireblan, retan kurson pri grafologio, ne nur itallingve kaj angle sed, nun, ankaŭ en Esperanto. La projekto de la kurso, tre valora,  estas de Lidia Fogarolo, psikologo kaj grafologistino kiu laboras ankaŭ por la Tribunalo en Padovo-urbo. Mi simple estas la tradukanto de tiu kurso kaj mi esperas, ke la supra kunlaboro povu doni efikojn ankaŭ al la internacia lingvo, ja ĉar absolute unuafoje Esperanto eniras en la grafologian medion. La temo tute ne estas facila sed rava, ankaŭ simple por pli bone koni sin mem (sen iaj ajn perantoj). 
Rimarkindas, ke la reta Esperanta grafologia kurso estas dediĉita al Lidja Zamenhof. Probable morgaŭ, aŭ postmorgaŭ, oni enmetos tie la Esperantan version de la Hejmo (ĉar ĝis nun okazis teknikaj problemoj). Pri eventualaj lingvaj eraretoj mi pardonpetas, sed por momente mi tute ne povas ilin ŝanĝigi ĉar mi estas gasto kaj ne tro povas profiti je la bonvolo de la reta administranto. Grave estis ekkomenci! Mi venonte estos certe ankoraŭ pli atenta.

Tiamaniere, ankaŭ mi povas doni mian personan kontribuon al Esperanta kaj grafologiaj aferoj, ambaŭ valoraj.

La kurso esperantlingve estas en daŭra kaj, verdire, malrapida konstruo.

Ĉiam amike,
Alga Guernieri

Nenhum comentário:

Postar um comentário

DÊ SUA SUGESTÃO PARA MELHORARMOS NOSSO BLOG.OBRIGADO POR SUA VISITA