Paginas

segunda-feira, 5 de setembro de 2011

Subvencio Cigno por la Esperanta Kinofestivalo

Saluton,

Mi ĝojas anonci, ke UEA aljuĝis al Esperanta Kinofestivalo Subvencion Cigno. La t.n. "Subvencio Cigno" estas ĉiujare donata el mono disponigata de Etsuo Miyoshi por projekto en la Tria Mondo aŭ eksaj socialismaj landoj de Eŭropo. Ĉi-jare oni dividis ĝin al tri trionoj, el kiuj unu estas por la Esperanta Kinofestivalo.

Danke al tio la ŝuldo, publike anoncita de Libera Folio cxe http://liberafolio.org , povas esti kovrita. Krom tio, restas la parto, kiu fondos la unuan ŝparaĵon en la fonduso de "Filmoj sen limoj".


Kreante la mondon ĉirkaŭe,


Aleksander Osincev
alex.osintsev@gmail.com

Nenhum comentário:

Postar um comentário

DÊ SUA SUGESTÃO PARA MELHORARMOS NOSSO BLOG.OBRIGADO POR SUA VISITA