Paginas

domingo, 24 de julho de 2011

Bitlibroj en Esperanto...

Bitlibroj de la eldonejo Mondial en Esperanto...

En la retejo http://bitlibroj.com estas troveblaj, provlegeblaj kaj aĉeteblaj nun 21 bitlibroj en Esperanto!

La libroj kun refluanta teksto estas legeblaj ne nur sur grandaj komputil-ekranoj kaj sur komputilaj tabuletoj, sed ankaŭ sur la legiloj Sony Reader kaj Nook kaj sur inteligentaj poŝtelefonoj (iPhone, Android) kun la programeto "Google Books" - ja la bitlibrejo de la eldonejo Mondial en Novjorko estas parto de la bitlibraj ofertoj de Guglo (Google eBooks).

La bitlibroj de Mondial estas aĉeteblaj dume nur en Usono. En aliaj landoj, vi tamen povas vidi ekzemplajn paĝojn (20 % de libro). Ni forte esperas ke Guglo tre baldaŭ malfermas sian bitlibran vendejon por la tuta mondo! Por legi bitlibron sur telefono, elŝutu la programon (app) Google Books!

[laŭ J. Camacho]
-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

Nenhum comentário:

Postar um comentário

DÊ SUA SUGESTÃO PARA MELHORARMOS NOSSO BLOG.OBRIGADO POR SUA VISITA