Saluton,
Probable vi jam aŭdis pri la kampanjo “esperanto ĉe abituro”: esperanto-au-bac.fr, kaj eble vi mem jam subskribis la peticion. Estas taŭga momento por reprovi tion, kion ni ne sukcesis dum pli ol cent jaroj, sed tio ĉi eniru pli vastan kuntekston: Esperanto en la oficiala instruado. Difinante novajn lingvo-ekzamenojn konformajn al Komuna Eŭropa Referenckadro, nun oficiala en multaj landoj, interalie Francio, Hungaroj sukcesis doni al Esperanto-diplomoj saman valoron kiel alilingvaj diplomoj. En Francio, oni sendube plibonigu sian strategion surbaze de nova analizo de la kunteksto, tamen ne necesas atendi novajn leĝojn por enkonduki Esperanton en diversnivelajn lernejojn.
Ĉio ĉi konsistigos la temon de seminario, “Esperanto en oficiala instruado”, organizata en kastelo Greziljono inter la 17a kaj la 23a de julio 2011. Michel Dechy, Cyrille Hurstel, François Lo Jacomo kaj Guy Camy prezentos kvar aspektojn de tiu ĉi problemaro por veki konstruan diskuton. Kiel Kulturdomo de Esperanto, la kastelo Greziljono (gresillon.org) estas ideala loko por trakti punktojn tiel gravajn por la Esperanto-kulturo. Sed ĝi krome estas, tradicie, ejo por kursoj, ekzamenoj kaj aliaj aktivaĵoj: dum la sama periodo, vi povos sekvi konversaciajn aŭ gramatikajn kursojn de Jean-Luc Kristos kaj Thierry Saladin, trapasi du unuajn gradojn de FEI-ekzamenoj, lerni jogon, kanti kaj aŭskulti kantadon, ĉeesti prelegojn pri diversaj temoj... Ne hezitu viziti nian retejon: gresillon.org/somero por trovi pli da detaloj pri nia programo, aŭ rekte por aliĝi al la dezirata periodo: restas ankoraŭ kelkaj liberaj lokoj.
Ĝis tre baldaŭ en nia kastelo, kiu ĉijare festos sesdekjariĝan jubileon!
Amike,
François LO JACOMO
72 quai de la Loire
75019 Paris
06 80 88 53 27
Nenhum comentário:
Postar um comentário
DÊ SUA SUGESTÃO PARA MELHORARMOS NOSSO BLOG.OBRIGADO POR SUA VISITA