Paginas

domingo, 29 de maio de 2011

La nova numero de Kontakto estas jam en la reto

Estimataj
La pdf-versio de "Kontakto 2011:2" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA. La ĉef-temo de tiu ĉi numero estas "Nuklea Energio", kiu lastatempe estis multe diskutata pro la akcidento en la Fukuŝima nuklea centralo, kiun kaŭzis la tertremo en Japanio. Tri malsamaj kontribuoj pri la temo estas en ĉi-numero. Vi legos intervjuon kun Dolchamar, la muzikgrupo kiu antaŭnelonge lanĉis sian trian albumon "Trajn' Nenien".
Pliajn interesajn artikolojn vi legos, kiel pri dormo-cikloj, Internacia Klubo de surkape starantoj, laboro de Esperantistoj en Tanzanio, la Blaga Blogo, kiu ĉi-foje solvas murdkrimon, kaj movadaj novaĵoj de TEJO-Tutmonde.
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, ne perdu tempon kaj ricevu la tutan paperan jarkolekton hejme. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan legadon

Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org

Nenhum comentário:

Postar um comentário

DÊ SUA SUGESTÃO PARA MELHORARMOS NOSSO BLOG.OBRIGADO POR SUA VISITA