INVITO AL KONGRESO DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ
Zagrebo gastigos la kongreson de la katolikaj esperantistoj
En la kroata ĉefurbo okazos de la 16a ĝis la 22a de julio la kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE).
Kvankam ĝi estas dediĉita al temoj prireligiaj kaj de la katolika E-movado, ĝi volonte malfermas siajn pordojn al ĉiuj, kiuj deziras ekkoni kaj sperti, laŭ spirito de reciproka komprenemo kaj respekto, sen devigaj reguloj, la agadon de IKUE kiu efektiviĝas jam nun de 101 jaroj.
La kongresejo estas prestiĝa: ĝi estos la granda ĉefepiskopa seminario, kiu staras tute apud la katedralo de Zagrebo, en la urbocentro. Je dispono estas plejparte unulitaj ĉambroj, ĉiuj kun banĉambro.
La partoprenkosto estas aparte favora: de 220 ĝis 325 eŭroj, kiu inkluzivas loĝadon, manĝojn. ekskursojn (la kosto dependas de devenlando kaj elektita ĉambro). Aldoniĝas aliĝkotizo.
Pliaj informoj: www.ikue.org/kong2011/index.htm
Fonto: Mesagxo diskonigita de Carlo Sarandrea, je la 21-a de majo 2011, en la diskutlisto “landa-agado”.
Nenhum comentário:
Postar um comentário
DÊ SUA SUGESTÃO PARA MELHORARMOS NOSSO BLOG.OBRIGADO POR SUA VISITA