Paginas

segunda-feira, 23 de maio de 2011

100 simboloj de Pollando - kun L. Zamenhof en la listo

En Pollando grupo da respondeculoj faris liston de 100 naciaj simboloj. Inter ili estas ankaŭ L. Zamenhof.
La listo aperis en la libro "La polaj simboloj" http://www.kochampolske.eu
Laŭ la aŭtoroj, la listo estas subjektiva, kaj nun la retuzantoj povas voĉdoni. Iliaj voĉoj estos konsideritaj dum preparado de sekvaj eldonoj de la libro.
Voĉdonado ĉe http://www.kochampolske.eu/ ruĝa linio kun "zaglosuj na polskie symbole" -- elektu Ludwik Zamenhof -- butono Wyslij (= sendu) -- Post la voĉdonado aperas la dankesprimo: Dziekujemy za zgloszenie = Ni dankas pro la voĉdonado.
laŭ M. Majerczak en [landa agado]
Fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu

Nenhum comentário:

Postar um comentário

DÊ SUA SUGESTÃO PARA MELHORARMOS NOSSO BLOG.OBRIGADO POR SUA VISITA